La Partigo de Babilono aludas al la atribuo de teritorioj de Aleksandro la Granda inter liaj generaloj post lia morto en 323 a.K. La frazo estas propra nomo formulata de fakuloj en angla en la fino de la 19a jarcento. Ekzemple, la Encyclopedia Britannica de 1885 prezentas ĝin kiel unu el trio okazinta laŭsekve en tiu periodo: “La listo de satrapioj en tiu periodo estas konata laŭ la registroj de la partigoj de Babilono (323), Triparadiso (321), kaj Persepolo (315).”[1] La “partigo” kiel prezentita laŭ la nomo ne signifas ke Babilono estis politike dispartigita, sed ke la propra konvencio estas aplikita en la nomo de traktato, laŭ la loko kie la interkonsento estis atingita. Ĝi estis atingita en Babilono, Triparadiso, aŭ Persepolo.